UDRUGA ZAGREBAČKIH ESPERANTISTA
UNUIĜO DE ZAGREBAJ ESPERANTISTOJ
HR - 10000 ZAGREB
Strato: Goljak 43
e-adresa: radenko.milosevic@zg.t-com.hr
www.zagreba-esperantisto.bloger
____________________________________________________________________________________
Zagrebo, 2008-01-17
N-ro. 001/2008
Al chiuj membroj-fondintoj kaj membroj de la Unuigho
Estimataj,
Per tiu chi retletero mi deziras sciigi vin, ke hodiau 17-an de januaro chi-jare, en jaro de la centjarigho de l
a komenco de Esperanto en Kroatio kaj post fondigho de Univesala Esperanto-Asocio estas renovigita,
te. refondita organizacio de zagrebaj esperantistoj kun la celo esti la organizacio de esperantistaj societoj en Zagrebo kaj de opaj esperantistoj.
Tio, kio komencis en la jaro 1981 kaj estis registrita en la j. 1985 jen denove kiel feniksa birdo – revivighis.
Certe ni bezonas kuniro de e-societoj kaj de e-opuloj. Kiel ni chiuj sukcesos –
dependas nur de ni mem kaj de nia laboro! La unuaj pashoj, rilate al chiuj problemoj – s
peciale ejaj por la zagrebaj esperantistoj, jam estas faritaj hodiau en ne tro longa interparolo kun la urbestro Milan Bandić.
Jam prenitaj pashoj estas ellaboro de stampilo, kaj poste venas ricevo n-ro che la Shtata instituto pri statistiko,
konton che banko kaj e-domajno che CARNet!
Salutas vin
Radenko Milošević
PS: Membroj kaj membroj-fondintoj sen retadreso ricevos leteron - perposhte!
Nema komentara:
Objavi komentar